Tre granda estas mia ĝardeno kaj ankaŭ tre granda estas mia domo. La domo estas en la ĝardeno. En la domo estas kvar ĉambroj. Mia familio loĝas en la kvar ĉambroj de la granda domo en la granda ĝardeno. Mia nomo estas Petro. Mi kaj mia edzino laboras en kuracejo. Ni estas gekuracistoj. Ni bone laboras. Ni havas du filojn kaj du filinojn. Mi estas la patro de niaj gefiloj kaj mia edzino estas la patrino de niaj gefiloj. La du filoj estas studentoj kaj ili lernas diligente. Ili ne estas altaj, sed ili estas dikaj. La du filinoj estas instruistinoj kaj ili instruas en lernejo. Ili estas altaj, sed ili estas maldikaj. Ni laboras diligente en niaj laborejoj kaj nia familio vivas tre feliĉe.