Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas necese tiom da mono -- sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon. Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li-- Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam obeos.