Foje okazis, ke sinjoro Ĉefo devis veturi eksterlanden por longa tempo. ĉar li vivis kune nur kun la hundo, kaj pensis, ke sinjoro Subo estas vera bona amiko, li petis lin, ke li donu lokon kaj manĝaĵon al la hundo dum lia foresto. Nature sinjoro Subo ŝajne kun ĝojo diris, ke li faros tion.