La 22-an de majo la Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis forumon pri disvolviĝo de Esperanto-movado en librejo de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. La forumon prezidis Zhang Han, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Zhou Tianhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, parolis pri laborplano. Pli ol 20 membroj de la asocio partoprenis la forumon.