Dum multaj horoj ŝi estis sola kun la kato, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi al ili.Antaŭ longe ŝi promesis al Profesoro Liu, ke pri tio ŝi ĉiam silentos. Ŝi estas tiel obstina, ke ŝi neniam ŝanĝos sian decidon. “Ĉu vi legis la libron?" sonas duan fojon la voĉo de la patrino. Li plu silentas, kaj li eliras, furioza. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, apenaŭ trinkeblan, certe, preskaŭ ne sensoifigan.