Sed tio, kio plej plaĉis al mi, estis la grandiozaj tapetoj faritaj inter la 14-a kaj la 18-a jarcentoj. Kaj la plej mirinda el ĉiuj certe estis tiu de la Apokalipso! Ĝi estis farita en la dekkvara jarcento, kaj konsistas el sepdek paneloj. Entute ĝi estas longa 150 metrojn, kaj alta preskaŭ kvin metrojn. Kiom da laboro por fari ĝin!