La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭ preta sento ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio. Mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton ke li forĵetu tiujn ĉi antaŭjuĝojn kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon..."