Tiam la patrino eniris en la ĉambron kaj aŭdis miajn vortojn. Ŝi tuj respondis:– Ne, mia kara, vi ne estas malsaĝa. La problemo estas, ke vi devas lerni multe pli. Tiam vi ne havos nur malbonajn notojn.Ankaŭ nun mi ne havas ilin. Mi havas bonan noton pri muziko – mi diris.La patrino subite ekridis. Tio denove plibeligis mian tagon. Sed la problemo tamen restis.